23-a Israela Kongreso de Esperanto
13-15.4.2023 en Tiberiado, ĉe la bela Lago de Galileo, kun kleriga kaj arta programo kaj multaj ekskursoj dum kaj post la kongreso.
Kongresejo (Supren)
Hotelo Panorama, Tiberiado
- Adreso: str. Hagalil 65, Tiberiado
Programo (Supren)
Kiel kutime: matene – ekskurso, posttagmeze – prelegoj, vespere – arta programo
- Ĵaŭdo, 13/04/23
- 14:00-16:00 – alveno, pago en la akceptejo kaj enĉambriĝo
- 16:30-19:00 – inaŭguro, kleriga programo
- 19:00-20:00 – mempaga vespermanĝo en apuda restoracio
- 20:00-22:00 – arta vespero
- Vendredo, 14/04/23
- 7:00-8:30 – matenmanĝo
- 9:00-14:00 – ekskurso al Nazareto
- 16:00-19:00 – kleriga programo
- 19:00-20:00 – mempaga vespermanĝo en apuda restoracio
- 20:00-23:00 – arta vespero
- Sabato, 15/04/23
- 7:00-8:30 – matenmanĝo
- 9:00-14:00 – ekskurso al Kapernaumo kaj aliaj lokoj
- 16:00-18:00 – kleriga programo, fermo
Kotizoj (Supren)
- Por israelanoj:
- Hotelo (sen manĝoj) – pagenda rekte al la hotelo; senpaga nuligo ĝis la 01/03/2023, poste 50% de la ĉambro-prezo
- Notu! ne kontaktu la hotelon! necesas nur veni al la kongreso kaj pagi surloke.
- Se vi elktas du-lita ĉambro - aldonu la nomo de via kunĉambrano
- Se ne,ELI povas provi trovi taŭgan kunĉambrano sed ne povas garantii tion.
- – du noktoj en dulita ĉambro: 350 sikloj por persono ( tri noktoj : 500 sikloj)
- – du noktoj en unulita ĉambro: 700 sikloj (tri noktoj : 1000 sikloj)
- Programo:
- – ELI-membroj en 2023: 150 sikloj – eblas pagi surloke
- – kunuloj: 70 sikloj
- – Ne membroj: 300 sikloj
- Por eksterlandanoj:
- Kongreso:
- Prezo en dulita ĉambro: 300 eŭroj por persono, en unulita – 400 eŭroj, antaŭpago – 50 eŭroj al UEA-konto elia-q. Aliĝintoj ĝis 31/12/2022 ricevas rabaton de 20 eŭroj. Senpaga nuligo eblas ĝis 01/03/2023. La hotelo ne servas manĝojn, sed estas kuirejo kaj manĝosalono. Estos senpagaj provizaĵoj por mem prepari matenmanĝon kaj ev-e sandviĉojn por tagmanĝo. Kiuj preferos, povos proprakoste matenmanĝi en la apuda luksa hotelo.
- Postkongreso:
- 750 eŭroj en dulita ĉambro (minimume 7 aliĝintoj), antaŭpago 100 eŭroj al la s.m. konto, senpaga nuligo ĝis 01/03/2023. Aliĝo nur por la unua tago (16/04/2023) – 150 eŭroj. Inkluzivitaj: tranoktoj kaj matenmanĝoj, transportado, enirkostoj, E-ĉiĉeronado. Ne inkluzivitaj: aliaj manĝoj (krom se indikite), limpasejaj prezoj (ĉ. 45 eŭroj).
Postkongresa Ekskurso (Supren)
- Tradicia postkongresa ekskurso (15/04/2023 – 20/04/2023)
- Sabato, 15/04/2023
- 18:00-19:00 – instrukcioj pri la PK
- 19:00-20:00 – vespermanĝo en apuda restoracio
- Libera vespero
- Tranokto en la kongresa hotelo – inkluzivita
- Dimanĉo, 16/04/2023
- 8:30 – ekveturo tra la Jordana Valo al la Morta Maro
- 10:30-12:00 – vizito en Jeriko (Hiŝam-palaco) kaj al la loko de Johano la Baptisto
- 12:30-13:30 – tagmanĝo (Lido)
- 14:00-15:00 – Ein-Gedi
- 15:30-17:00 – Masada
- 17:30-18:30 – banado en la Morta Maro
- 19:00 – vespermanĝo
- Tranokto: hotelo en Ein-Bokek
- Lundo, 17/04/2023
- 8:30 – veturo laŭ la Arava-Valo ĝis la limpasejo al Jordanio
- 11:00-13:00 – limpaso al Jordanio
- 13:00-14:00 – veturado al Wadi Rum
- 14:00-18:00 – ĵipa dezerta vojaĝo
- 19:00 – beduena vespermanĝo (inkluzivita)
- Tranokto en dezerta kampadejo beduenstila
- Mardo, 18/04/2023
- 8:00 – veturado al Petra
- 10:00-17:00 – vizito en Petra
- 19:00 – vespermanĝo
- Tranokto: hotelo en Wadi Musa
- Merkredo, 19/04/2023
- 8:30 – veturo al la limpasejo
- 11:00-12:00 – limpaso al Israelo
- 12:00-14:00 – veturado al Eilat, tagmanĝo
- 14:00-18:00 – vizito al la submara observejo kaj naĝado ĉe la Korala Plaĝo (eble per spritubo)
- 19:00 – vespermanĝo kaj vizito en la marborda promenejo
- Tranokto: hotelo Club Inn Eilat
- Ĵaŭdo, 20/04/2023
- 8:30 – veturado al Jerusalemo
- 12:00-17:00 – vizito al la antikva Jerusalemo
- 18:30-19:00 – vizito al manĝo-bazaro Maĥane-Jehuda
- 19:00-21:00 – vespermanĝo kaj promenado en Ben-Jehuda piedira zono
- Tranokto: Jerusalem Hostel
- Vendredo, 21/04/2023
- 8:30 – veturado al Tel-Avivo
- 10:00-15:00 – vizito en la antikva Jafo kaj historia Tel-Avivo
- Fino de la ekskurso