Esperanto-Ligo en Israelo - האגודה לאספרנטו בישראל

Somerfina Festo

Somerfina renkontiĝo 2023

Post pluraj jaroj de magra fizika ĉeesto en klubkunvenoj kaj eĉ Landaj Kunvenoj, estis bela surprizo vidi dudekon da partoprenantoj en la tradicia Somerfina Renkontiĝo de ELI okazinta hieraŭ en la jam kutima restoracio en Tel-Avivo. En la kunveno, organizita de Jehoŝua, partoprenis ankaŭ pluraj junaj personoj kaj novaj vizaĝoj, kiel Mark kaj Noa kiuj lernis E-on en Duolingo kaj nepoj de s-anoj. Por la plimulto de la partoprenantoj tiu estis la unua ĉeesta kunveno post la Israela Kongreso, ĉar nur malmultaj fizike partoprenis la Landan Kunvenon en Julio. Krom al la viglaj konversacioj kaj bongustaj picoj, okazis ankaŭ "kultura" programo: Amri rakontis spertojn de la UK en Torino, prezentante divesajn librojn kaj aliajn dokumentojn de la Kongreso. Estis disdonita la nova duobla n-ro de Israela E-isto (56-paĝa kun pluraj artikoloj pri la Israela Kongreso). Estis prezentita la nova libro de Luiza kaj la albumo de la Israela (Post)Kongreso, donacita al Ŝulamit, kaj aliaj libroj.