25-a Israela Kongreso de Esperanto
3-6.4.2025 Pki'in
Okazis la 25-a Israela Kongreso, kun abunda programo kaj tre agrabla etoso.
Estis pli ol dudek partoprenantoj, tri eksterlandaj esperantistoj (el ili du Bahai-gastoj)
kiuj ĝuis modernan kaj komfortan kongresejon kun bela pejzaĝo (la junulargastejo de Pki'in),
interesajn ekskursojn kaj riĉan programon. Kiel kutime, dumtage okazis ekskursoj,
posttagmeze kleriga programo, kaj vespere arta kaj socia programo.
Kongresejo (Supren)
- Adreso:, Pki'in
- retejo
Programo (Supren)
- Ĵaŭdo, 3/04/25
- kleriga programo
- Angela rakontis pri Esperanto-korespondado inter Germanio kaj Sovetunio en la jaro 1932, Jehoŝua parolis pri lingvaj demandoj kaj Amri prelegis pri "Astronomio por scivolemuloj". La interkona vespero komenciĝis per instrukcioj kaj bilda gustumo de la planitaj ekskursoj, prezentado kaj disdono de la nova numero de Israela E-isto. Sekve oni konatiĝis per plaĉaj ludoj gviditaj de Gila, en kiuj ni lernis novajn detalojn pri eĉ longe konataj samideanoj.
- Vendredo, 4/04/25
- Ekskurso
- okazis duontaga ekskurso tra la malnova vilaĝo Pki'in. Ni vizitis la antikvan sinagogon kaj konatiĝis kun la juda familio Zanati, kiu seninterrompe loĝas tie jam du mil jarojn. Okazis kortuŝa renkontiĝo kun la 94-jara Margalit Zanati, la lasta portanto de la memoro de tiu familio. En la vilaĝa centro ni gustumis druzan kafon kaj frandaĵojn kaj aŭdis pri la longjara kunlaboro inter druzoj kaj judoj. Sekve okazis ekskurso al karsta naturparko kun interesaj neture skulptitaj rokoj.
- Kleriga Programo
- Tali gvidis laborgrupon pri Eŭritmio, kiu preparis la partoprenantojn por la Eŭritmia danco kiun ŝi prezentis dum la arta programo vespere. Sekvis prelego de Gabi pri la hungara lingvo kaj Esperanto kaj Amri prezentis fotojn de lastatempa vojaĝo al la Filipinoj kaj Indonezio. La arta vespero estis surprize altkvalita. Aldone al la menciita eŭritmia danco, ni aŭskultis du mirindajn koncerton: kantoj de Inbar, kaj spritajn mem-verkitajn hebreajn kantojn de Eli Bar-Yahalom, kiu aldone prezentis mondan premieron de kanto en Esperanto, kiun li verkis speciale por la Kongreso.
- Sabato, 05/04/25
- Ekskurso
- mateno okazis duontaga ekskurso al la kruckavalira kastelo Monfort. Survoje oni migradis tra natura kverka arbaro kaj konatiĝis kun abundo da buntaj floroj. En la posttagmeza programo partoprenis tri Bahai-gastoj.
- Kleriga Programo
- komencis kun prelego de Cvi pri la evoluo de la unuaj komputiloj, sekvita de prelegeto de Gabi, pri Artefarita Intelekto. Bernhard Westerhof, sekretario de Bahaa E-Ligo (BEL) mallonge prezentis la agadon de BEL okaze de ĝia 50-a jubileo. Jehoŝua prelegis pri la sciencfikcia branĉo de alternativa realeco. Fine, en la kutima ferma forumo, Amri projekciis fotojn de la kongreso kaj la partoprenantoj rakontis pri siaj kongresaj spertoj, ĝenerale tre pozitivaj. En la vespero oni eklernis kaj praktikis la ludon "Homlupoj" sub gvido de Eran.
- Dimanĉo, 6/04/25
- 7:00-9:00 – matenmanĝo
- – Forvojaĝo
Postkongresa Ekskurso (Supren)
- Dimanĉo, 6/04/25 Bahai Templo kaj Kruckavaliroj
- Ĥaifa (Bahaaj Ĝardenoj, Germana Kolonio) kaj Akko (antikva urbo, kruckavaliraj tuneloj, la muregoj, la turka Ĥamam, la Templera Tunelo, la Bazaro)
- Postkongreso: 6-11.4.2025: Akko, Haifa, Nazareto, Lago de Galileo, Jerusalemo, Morta Maro, Masada, Negev, Eilat, Tel-Avivo, Jafo. Eblas partopreni nur parton.
- Tranokto: gastejo Pki’in.
- Lundo, 7/04/25 En la spuroj de Jesuo
- Nazareto (Preĝejo de Anunciacio, la Esperanto-Mario) kaj la kristanaj lokoj ĉe la Lago de Galileo (Kapernaumo, la miraklo de la fiŝoj kaj pano, Monto de Beatitudoj)
- Tranokto: hotelo Atara, Tiberiado
- Mardo, 8/04/25 Tra la Jordanvalo al la Morta Maro
- Tomer (agrikulturo, sunenergio), La babptejo de Johano la Bapristo, En Gedi (oazo, facila naturpromeno), Masado, Naĝado en la Morta Maro
- Tranokto: hotelo Gil, Neve Zohar
- Merkredo, 9/04/25 Dezerto, geologio kaj astronomio
- Naturpromeno en oazo Ovdat, Bizanca antikva Ovdat, Kratero Ramon: naturrezervo de la koloraj rokoj, la Astronomia Observejo
- Tranokto: Hostel Jerusalem
- Ĵaŭdo, 10/04/25 Jerusalemo
- La antikva urbo: Oliva Monto, Getsemane, La Lamenta Muro, Via Dolorosa, La Tomba Preĝejo, La Armena Kvartalo, ĉambro de la Lasta Vespermanĝo, Manĝobazaro Maĥne Jehuda
- Tranokto: Hostel Jerusalem
- Vendredo, 11/04/25 Tel-Aviv-Jafo
- Antikva Jafo, Neve Cedek, la Blanka Urbo
- Eblas transporto al la flughaveno aŭ plua restado en Tel-Avivo.