Esperanto-Ligo en Israelo - האגודה לאספרנטו בישראל

Buntaj tagoj sub la verda flago( 23 Israela kongreso de esperanto)

Kiam ni planas kiun Esperantan eventon partopreni, certe ni havas kelkajn kriteriojn: kie, kiam, kiu organizas, kia programo, kiuj aliĝos, kiaj ekskursoj, kia prezo, k.t.p.

La 23-a Israela Kongreso invitis nin al la malnova urbo Tiberiado, kiu situas la ĉe fama lago de Galileo. Evidentiĝis, ke nia hotelo Panorama estis tuj apud la lago, kiun la lokanoj nomas Galilea Maro, kaj kiu estas vere belega! Eĉ se la kongresa hotelo ne estis la plej luksa, ĝi plene taŭgis por kongresi: salono por prelegoj kaj kulturaj programeroj, ebleco matene krei la matenmanĝon laŭ inspiro kaj produktoj provizitaj en la kuirejo, apudaj lokoj por vespermanĝoj, kaj kun samĉambranoj estis vere proksima kontakto pro la grandeco de ĉambroj. Mi bonŝancis loĝi kun juna, ĉarma kaj tre laborema loka knabino, Inbar Mor. Mi aŭdis, ke judoj ĝenerale estas tre lernemaj, sed Inbar tamen surprizis min: ŝi praktikis Esperanton notante ĉiun novan vorton, kaj plus lernis la hispanan lingvon, dancojn kaj aliajn aferojn dum ĉiu libera minuto!

La kongreso okazis la 13-15-an de aprilo, postkongreso la 16-21-an, sed ĉio estis tiom plena kaj varia, ke ŝajnis al ni, ke estas multe pli longa kunestado. Amri Wandel kaj kelkaj helpantoj estas jam ege spertaj organizantoj de tiaj kongresoj, kaj tion ni sentis dum la kongreso kaj speciale dum la postkongreso. Ĉiam trankvila, bonhumora, fleksebla, rapide adaptiĝanta al deziroj kaj ebloj de la partoprenantoj, sperta pri etaj trukoj kiel ŝpari monon, Amri vere estis por ni ne nur gvidanto kun verda Esperanta flago, sed ankaŭ modelo de ĉiĉeronado!

La kongreson ĉeestis pli ol tridek homoj, de kiuj 12 estis de eksterlando. Por mi persone estis tre agrable revidi lokajn jam konatajn esperantistojn: Amri kaj Gila Wandel, Mikaelon Lineckij, ekkoni Nava Bilicki, paroleti kun Angela Belenko, aŭdi la modelan Esperanton kaj interesajn faktojn de Jehoŝua Tilleman. Bele gajigis la kongreson kaj junigis kvinopo de familio Yuval. Ankaŭ ĉeestis Ŝulamit Cemah-Tendler, kiu estas komencanta esperantistino, kaj surprizis nin per donacoj: multaj de ni ricevis de ŝi donace lernolibron pri hebrea lingvo, kaj fine de la postkongreso Šulamit enmanigis al ni tasojn kun foto de ĉiu partoprenanto!

Eksterlandaj esperantistoj reprezentis plurajn landojn: Germanio, Ukrainio, Svedio, Hispanio, Rusio kaj Litovio, sed ni povus mencii ankaŭ Brazilon pro Ana Ribeiro, kiu same kiel litovino Rasa Mišeikytė, nun loĝas en Germanio. Mi ĝojis, ke krom Rasa kaj mi en la kongreso kaj la postkongreso estis ankaŭ Laima Vilkelytė, kaj mi iom fieras, ke ni estis triopo kiu ne krokodilis, eĉ se ni solaj loĝis en la ĉambro. Cetere, la lingva nivelo de la kongresanoj estis alta, kaj dum la postkongreso eĉ tre alta.

Mi ege ŝatis la iom ne kutiman por kongresoj formaton: ni ekskursis de mateno, kaj postagmeze kaj vespere estis la prelegoj kaj la kultura programo. Se vin interesas, kio okazis, kontrolu en https://www.esperanto.org.il/ik23.html, sed la programo estis tiom abunda, ke ofte la prelegantoj devis pli kurte prezenti siajn prelegojn. Jam dum multaj israelaj kongresoj per la unua violono ludas Mikaelo Bronŝtejn, kaj ĉijare li, feliĉe, povis partopreni fizike. Mikaelo gvidis nin poezie kaj literature kaj tra siaj literaturaj spertoj kaj tra juddevenaj poetoj en la rusa kulturo kaj, kompreneble, koncertis. Amri atentokapte informis nin pri la serĉoj de la ekstertera vivo, Heide Martha Otto prezentis la ekeston kaj agadon de Bahaa E-ligo, kiu jam atingis la 50-an jubileon. Okazis ankaŭ la kortuŝa memorhoro pri la elstara esperantisto Jefim Zajdman kun multaj fotoj prizorgitaj kaj montritaj de lia edzino Anĝela. Kantojn kaj rememorojn pri soveta-ukrainia-israela aktivulo Zajdman prezentis Mikaelo Lineckij kun helpo de Mikaelo Bronŝtejn, Natalia Bertse kaj Tetiana Kolomiec. Specialan intereson kaj multajn demandojn elvokis la prelego de Eŭĥeno Kovtonjuk, kiu atestis pri la milito en Ukrainio, ĉar li venis al la kongreso de Kievo, kaj tio, kio okazas nun en Ukrainio, estas liaj personaj spertoj kaj scioj.

La kultura programo estis ankaŭ alloga, kaj tie la stelo de la kongreso estis la fama en Esperantujo pupteatristo kaj magiisto Christoph Frank. Li el Germanio alvenis kun valizego, en kiun eniris elefantoj, leono kiu surgrimpas la propran voston, Hugo, kiu ĉiam pretas helpi, aliaj miraklaj aĵoj por magio, eĉ tuta scenejo por la pupteatraj prezentoj. Parton de la scenejo Christoph devis malmunti, ĉar la aviakompanio ne permesis kunporti magnetojn, sed la spektaloj tamen estis kiel magnetoj por altiri nian atenton. Speciale ilin ĝuis tri infanoj de familio Yuval, sed ankaŭ la plenkleskuloj admiris magion kaj aktoradon de Christoph.

Koncertoj ne mankis dum la kongreso. Krom koncertoj de Mikaelo Bronŝtejn kiu venis de Rusio, belaj kantoj de Natalia Bertse el Svedio, kortuŝa koncerto de ukrainanoj Mikaleo Lineckij kaj Tetjana Kolomiec kun Natalia, ni aŭskultis ankaŭ la lokan kantistinon Enrica Arbib.

Kongresaj ekskursoj gvidis nin laŭ la spuroj de Jesuo, kaj tiuj abundas apud la lago de Galileo. Lokoj kaj eventoj kiujn mi aŭdis kaj sciis de la Biblio, de diversaj tekstoj kaj citaĵoj, dank’ al la ekskursoj iĝis tre konkretaj imagoj: Nazareto, Kapernaumo, urbeto kie akvo iĝis vino, vilaĝo kie loĝis Maria Magdalena, loko kie okazis la miraklo pri fiŝoj kaj pano, kaj multaj aliaj mencioj en la bibliaj rakontoj nun estas ligitaj kun konkretaj impresoj. Dum la postkongresa ekskurso tiuj bildoj estis ankoraŭ pli kompletigitaj. Vere, tiuj ekskursoj estas por mi inspiro relegi la Novan Testamenton jam kun alia imago kaj sento.

Tuj post kongreso la eksterlandanoj gvidataj de Amri havis belan daŭrigon: vojaĝon tra multaj interesegaj lokoj de Israelo kaj eĉ du tagojn en Jordanio. Mi kredas, ke en la memoro de ĉiuj 10 partoprenantoj (unuan tagon ni estis 11) estas ĉizitaj rememoroj pri la etoso, viditaj lokoj, diversaj temperaturoj, modela gvidado kaj ĉarmaj aventuretoj. Nur vidu pri kiaj lokoj temas: mallonga halto en kibuco kiu kultivas daktilojn, veturo tra la Jordana Valo al la Morta Maro kaj neforgesebla banado tie, vizito en Jeriko (Hiŝam-palaco), plantoj, bestoj kaj akvofalo en Ein-Gedi, impona heroa historio en la fortifikaĵo de Masada kiun ni atingis per telfero, submara observejo kaj naĝado ĉe la Ruĝa Maro en Eilat, antikvaj Jerusalemo kaj Jafo – ĉio tio kaj multaj survojaj momentoj gravuras en niaj koroj kaj kapoj Israelon kiel landon kun riĉa historio, nekredeble laboremaj homoj kaj strebo krei la prosperan ŝtaton.

Aparte mi devas mencii nian dutagan viziton al Jordanio, ĉar viziti Petra mi revis minimume 40 jarojn, kaj finfine tiu revo efektiviĝis! Mirinda loko, mirinda sento! Ankaŭ defio fari ĉirkaŭ 20 km dum unu tago sub la suno, kiam granda parto de la vojo estas tra la ŝtuparo supren-malsupren, ne malalta prezo de la vizito… sed vere valoris efektivigi tiun revon! Amuza fakto estas, ke en nia grupo estis germana paro Hariolf Traub kaj Petra Sedlmeier, kaj ŝian nomon Petra ŝuldas al ruĝkolora, impona Petra de la nabatea popolo. Ŝia patro iam estis tiel impresita de la vizito, ke li nomis sian filinon Petra. Nepre vizitinda angulo de nia bunta planedo kaj des pli vizitinda kun verda Esperanto flago, ĉar kaj en Petra kaj en aliaj lokoj ofte homoj interesiĝis, kiun lingvon ni parolas kaj kiun landon ni reprezentas. Mi neniam estis en Esperanta aranĝo, kie flago tiom fidele estis portata ĉiam kaj ĉien, eĉ dum nokta promeno en Jerusalemo ni kvinope portis la flagon, kaj devis klarigi al junuloj kiujn renkontis, kio estas Esperanto.

Kaj la ĉerizo sur la torto, kompreneble, estis la vizito al valo Wadi Rum! Dum multaj jaroj mi legis la raportojn de israelaj kongresoj kaj postkongresoj, vidis multajn fotojn de esperantistoj sur rokoj kaj kameloj, do kvazaŭ jam imagis kiom interesa loko estas tiu valo, sed… ne eblas vere imagi sen vizito tra tiu mirinda mondo: koloroj, pejzaĝoj, etoso, veturo per ĵipoj kun vento tra la dezerto, silento matene, ĉielo nokte, manĝo elfosita el forno en tero, muziko vespere, afabla rideto de beduenoj, kaj eĉ kelkaj Esperanto frazoj de la posedanto de nia kampadejo, Salim – ĉio tio ŝajnis tro bela kaj tro ĉarma por vere esti realo. La loko estas absolute mirakla, kaj tion pruvis eĉ vera fakto: nia kara fotisto, Euĥeno, kiu ĉiam kapablis trakuri kaj tragrimpi multoble pli ol ni, glitante sur dorso de altega duno, perdis sian telefonon. Imagu, kiom malfeliĉaj ni ĉiuj estis, ĉar li fotis multege kaj de interesaj anguloj, ofte de supre… Tamen Christoph eble iom magiis, Euheno multe bonŝancis, kaj ili retrovis rapide la aparateton en sabla dunego! Kia ĝojo por ĉiuj! Mi vere suspektas, ke nia magiisto Christoph kapablas pli ol li demonstras dum la spektakloj, ĉar en la hotelo en Eilat li kvazaŭ hazarde sugestis nin uzi la liberan minuton por registri la gratulmesaĝon por la naskiĝtago de sia edzino, kaj la rezulto estis, ke la administrantino de hotelo, impresita de nia komuna kantado, oferis picojn kaj ĉampanon por la vespermanĝo!

Amuzaj kaj ne kutimaj momentoj estis kelkfoje dum la postkongreso: banado en la Morta Maro por ni ĉiuj lasis la impreson, sed kelkaj iris tien bani ankaŭ nokte. Aventura estis la grimpado nudpiede sur la rokoj de Wadi Rum, bele estis kuri man-al-mane de la duno ankaŭ en Wadi Rum, sed speciale interese estis, kiam en Jerusalemo ĉe la tombo de Davido virinoj aŭdis ekscititajn voĉojn ĉe la vira flanko, kaj niaj viroj ne rapidis reaperi. Kiam ili venis, ni vidis, ke Paulo Meliz de Hispanio estas ornamita kiel judo per speciala skatoleto sur la kapo, rimeno volvita ĉirkaŭ la brako, kaj ĝojplena juda helpanto de la rabeno preskaŭ dancis ĉirkaŭ li pro la ekscito. La helpanto de la rabeno pro la aspekto de Paulo suspektis lin esti judo, kaj vere, la patrino kaj la avino de Paulo estis juddevenaj, do la rabeno permesis specialan ceremonion, kiu bonvenigis Paulon reen al juda popolo. Li mem ridas, ke li restis la sama Paulo kia li eniris, kaj ke por vere iĝi judo estas multe pli longa kaj komplika vojo!

Antaŭ mia foriro al la kongreso multaj amikoj, konatoj kaj familianoj, eĉ la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj provis konvinki min, ke ne valoras iri al Israelo pro ebla danĝero. Mi ja plene fidis, ke Amri scias kien kaj kiam iri, kaj mi ne eraris: eĉ ne unu sekundon mi eksentis iun danĝeron aŭ minacon. Vidi multajn junajn soldatojn kun armiloj kaj policon en lokoj kie amasiĝis homoj - estis trankviliga sento, ke ni estas sekuraj. Vere, la proverbo, ke timo havas grandajn okulojn, estas vero, kaj se iuj pripensas iri al israela kongreso, estonte forgesu la timon. A jes… la prezo! Ne malalta se enkalkuli ĉion, sed konsiderante, kiom da ni vidis, kiom komforte vojaĝis per luitaj aŭtoj kaj taksioj, kiel ĝuis kunestadon - neniu de ni bedaŭras la decidon veni kaj sperti tiun interesan kaj vere diverskoloran landon, iom ekkoni Jordanion, kaj akiri novajn karajn amikojn en Esperantujo!

Dankon al ĉiuj, kaj speciale al nia ĉefmotoro, Amri!

									Gražina Opulskienė