Esperanto-Ligo en Israelo - האגודה לאספרנטו בישראל

Kurte sed sincere

En la jaro 2020-a mi aĉetis flugbileton al Tel Avivo por partopreni IK, sed partoprenis ĝin ekzakte post tri jaroj. La unuan fojon en Israelo, la unuaj impresoj pri IK. Ne multekosta hotelo, sed malnovaj kaj novaj amikoj atendis nin. Bonega situo, kaj liverita de israelaj esperantistoj diversaj manĝaĵoj ĉe la kiuirejo varmigis la alvenintojn dum ne tre varma vetero.

Pro diversaj obstakloj la programo okazis flekseble, kaj surprize ĝi ne difektiĝis pro tio. Pli ol 30 partoprenintoj, inter ili 13 eksterlandanoj kuniĝis per komuna lingvo, bondezira etoso, kora akcepto kaj tre interesaj kaj ĝuigaj programeroj. Mi surprize ekŝatis triopan ĉambron pro la kompanio: du talentaj kunĉambranoj, Mikaelo Bronŝtejn kaj Christof Frank. Tiberiado mem estas ege impona urbo, sed ankaŭ aliaj lokoj ĉirkaŭ ĝi, rilatantaj al la vivo de Jesuo, impresis la partoprenintojn.

Mi plezure konstatas ke la gvidanto de ĉio kaj ĉiuj, samkiel nia ekskursgvidanto, la kara Amri Wandel, havis fortan toleremon, bonajn piedojn kaj informplenan kapon.

Postkongreso, oĥ postkongreso...! Traveturinte pli ol 100 landojn mi estis surprizita pri la historiaj, religiaj kaj etnaj kruciĝoj sur la tereno de la nuna Israelo. Palestino videblis kiel paca parto de ĝi. Palestina teritorio inversis miajn antaŭajn impresojn kaj realon. Tiu ŝajnis fakte pli agrabla kaj alloga. La plej antikva urbo en la mondo, Jeriko, kaj Hiŝam palaco kun pitoreskaj kvazaŭ hieraŭ faritaj mozaikoj sub la kupolo donacita de Japanio, restos en la memoro por longa tempo.

Certe humurajn (kaj ne nur) okazintaĵojn la E-grupo ne evitis. Aparte agrable estis elfosi antikvan atestanton de tiu epoko, magiiston kiu regas tempon, spacon, kaj iom da pupoj por plezurigi la publikon. Aperinte de iu truo li nomis sin Christof, kaj tuj fariĝis amata de ĉiuj virinoj, kaj ankaŭ mia nova amiko.

Jordano, la sankta rivero pleniĝis de baptantoj diverslandaj, kaj ankaŭ el Esperantujo. Daktilplenaj palmoj salutis nian E-buseton survoje, kaj fine ni gustumis ilin en la gastema vendejo ĉe du tute pacaj vilaĝoj, juda kaj araba.

Masada! Ĝi profunde emociigis min per sia heroa kaj trista historio. Impona, sovaĝa de malproksime, kaj freskigita interne - ĝi lasis min silenta por longa tempo, pensanta pri la eventoj pasintaj. Malsupreniĝinte al la Morta Maro ĉiuj tuj trovis naĝkostumojn kaj ĝuis salegan akvon.

Sekvan tagon Jordanio atendis nin per siaj belaj lunsimilaj pejzaĝoj kaj ĉarmaj gastemaj personoj. La dezerta rezervejo Wadi Rum (elparolu “ŭadi ram”) en Jordanio impresis la postkongresanojn per sia monumenta kaj pitoreska naturo. Sablaj kaj ŝtonaj vojetoj kondukis nin al nekutimaj vidaĵoj, kaj sur la muroj ŝajnis pentraĵoj de Picasso kaj Maleviĉ.

Nia verda flago ŝvebis super abismoj, al montopintoj, en la plej neatenditaj lokoj. Ĝi faris sian promocian rolon varbinte turistojn kaj lokanojn ekinteresiĝi pri nia kara lingvo. Mi estis tiom ekscitita per Wadi Rum ke eĉ ne povas priskribi ĝin. Mi nur diru ke mi fieras pri nia forta fizike kaj mense grupo. Hazarde perdinte kaj ne hazarde trovinte tie mian telefonaparaton mi decidis iom korekti mian vivstilon. Mi amas kaj dankas vin, WADI RUM!

Kelkaj grupętoj de po tri stranguloj vagantaj kun la verda flago estis rimarkitaj en Petra, marŝantaj pli ol 20 kilometrojn kun okuloj brilaj pro miro.

Jerusalemo surprizis nin per multkoloreco religia nacia kaj vesta. Ĉi tie ĉiutaga vivo daŭras en la sanktaj lokoj. Ĉi tie muslemanoj vendas kristanajn suvenirojn kaj posedas ŝlosilojn de ilia preĝejo.

Similan admiron ni sentis vidinte la suveniron preparitan de Ŝulamit: E-tasoj kun niaj vizaĝoj.

    Ne gravas ke hodiaŭ kun avaro
    Mi prenas guton de l’ amik’ anaro.
    Sed gravas ke kun mia taso 
    Amikas min de vi amaso!

    Dankegon al Vi, kara Ŝulamit pro Via neforgesebla donaco!
    
    En la lasta tago Tel Avivo estis rapide trarigardita, kun iom da tristo pri baldaŭa disiĝo de geamikoj.
    Ĝis…
    Eŭheno