Esperanto-Ligo en Israelo - האגודה לאספרנטו בישראל

Harmonia (post)kongreso en Israelo kaj Jordanio

La Israelan Kongreson (IK) kaj la kongresajn eskursojn mi organizas kaj ĉiĉeronas jam pli ol dudek jarojn. Tiu amromano komenciĝis en 2000 dum la 85-a UK en Tel-Avivo, kie mi estis prezidanto de la LKK kaj interpretisto de la plurtaga postkongresa ekskurso tra Jordanio. La sekvan jaron israelaj E-istoj komencis organizi tutlandajn E-semajnfinojn, mi respondecis pri la programo kaj ekskursoj kaj ofte ankaŭ pri kongresejo, eksterlandaj gastoj kaj buĝeto. Preskaŭ dekomence mi klopodis inviti konatajn eksterlandajn artistojn – Kajto, Jomo Edgar kaj Bronŝtejn jam koncertis plurfoje, ankaŭ Ĵomart kaj Nataŝa (en 2018), kaj lastjare Handzlik kaj Pilipoviĉ. Alia nekutima kunlaboranto aperis por la postkongresa ekskurso en Jordanio. Saleem Zalabiah, la posedanto de beduena kampadejo en Wadi Rum, jam de jaroj presentas al la esperantistaj gastoj ne nur beduenstilan manĝon kaj tranoktadon, sed ankaŭ surprizan konon de kelkaj frazoj en Esperanto.

Kelkaj mejloŝtonoj de la IK: 2008 – pro konsilo de Renato Corsetti ni ŝanĝis la nomon de la evento de KIES (Komuna Israela E-Semajnfino) al IK (Israela Kongreso). En 2013 la IK funkciis kiel 7-a Azia Kongreso en Jerusalemo. En 2019 la jubilea 20-a IK okazis dum kvin tagoj kiel la Mezorienta Kunveno (paralele kun Irano) en Eilat kaj Akaba. En 2020 aliĝis rekorda nombro de eksterlandanoj, sed la pandemio haltigis ĉion dum pli ol du jaroj.

Tial ĉi-jare mi despli ĝojis pro la aliĝo de pluraj el la tiamaj aliĝintoj kaj aldone pliaj proksimaj geamikoj. Preskaŭ ĉiuj 13 eksterlandaj kongresanoj ankaŭ partoprenis en la jam tradicia postkongresa ekskurso tra Israelo kaj Jordanio, tiel ĝi fariĝis la dua aŭ tria plej granda postkongreso (post tiuj de la Azia Kongreso en 2013 kaj de la Jubilea Kongreso en 2019). La ĉi-jara postkongresa grupo fariĝis plej harmonia kaj unika teamo. Jam dum la tritaga kongreso aperis speciala amika etoso, kiu plu kreskis dum la ses intensaj, foje streĉaj sed sperto-plenaj tagoj de la postkongreso.

Spontanee estiĝis Whatsapp-grupo nomata “Postpostpost…kongreso”, por interŝanĝi fotojn, memorojn, spertojn pri la plua restado en Israelo kaj la hejmenvojaĝo.

Pluraj postkongresanoj deziris dividi siajn spertojn kun la legantoj de Esperanto. Skribis Eŭĥeno el Ukraino:

“Ne volas mi nomi ĝin postkongreso aŭ postpostkongreso, ĉar la 13-an de aprilo 2023 komenciĝis mia Israela Esperanto-kongreso, kaj ĝi daŭros ĝis la fino de la vivo. Pro tio ke mi por ĉiam ekamis Israelon kaj miajn gekunkongresanojn. Ne gravas ĉu ni kunos fizike aŭ per Zoom...ŝajnas ke la IK okazis kune kun la infana kongreseto, ĉar tiuj du ĉarmaj infanoj ĝuis same kiel seriozaj adoltoj la miraklan pupvivon en la magiaj manoj de la majstro Kristofo… La postkongresa vojaĝo okazis brile de ĉiuj vidpunktoj. Belega nekutima naturo, interesaj historiaĵoj, grupa komuna etoso de amikeco kaj subteno, saĝa tolerema gvidado, diversspecaj aventuroj faris ĉi postkongreson unu el plej impresaj, ankaŭ kompare kun UEA postkongresoj.”

El alia vidpunkto prikribis la postkongreson Christoph Frank el Germanio:

“Se oni min demandus: kio plej plaĉis? - mi ne havus tujan respondon. Mi la unuan fojon naĝis kaj en la Morta kaj en la Ruĝa Maro (kaj tie observis belegajn diversajn fiŝojn ĉirkaŭante koralojn), tranoktis en beduena tendo kaj admiris la multkolorajn rokojn de Wadi Rum, vizitis la sagacan ejon Petra kun impona miksaĵo de diverskoloraj rokoj kaj montoj kun antaŭ miloj da jaroj home faritaj tombejoj... Ĉu mi jam menciis, ke mi sidas en aviadilo hejmen flugante? Ju pli for de Israelo mi estas, des pli forte mi sentas la neĉeeston de la ĉarma grupo, kun kiu mi havis tiom da ĝuo...”

Unu semajnon post la reveno preskaŭ ĉiuj grupanoj renkontiĝis virtuale dum la hibrida kunveno de la Tel-Aviva klubo, por spekti fotojn kaj rakonti spertojn de la kongreso kaj la postkongreso (https://eventaservo.org/e/38d44e). Ĝi estis tiom sukcesa, ke oni tuj decidis okazigi pliajn virtualajn kunvenojn.

Pejzaĝojn oni pli facile priskribas per bildoj ol amikan etoson, sed estis pluraj specialaj momentoj kiel la tradicia ferma forumo de la kongreso kaj la posta amika rondo kaj spontanea postkongresa adiaŭa forumo en Jerusalemo kun personaj memor-tasoj donacitaj de israela s-anino. Multaj pliaj specialaj fotoj videblas en Facebook, ekzemple pri la kongreso en

feisebuka afiŝo 1

kaj de la postkongreso en Jordanio

feisbuka afiŝo 2

Krom fotoj, du objektoj plej memorinde akompanis la kongreson: unu estis la verda flago, pri kiu skribis Christoph: “Por ne perdiĝi, nia grupo kunhavis esperantan flagon, kiu ne nur estis bone videbla de fora loko, sed ankaŭ vekis scivolemon de sufiĉe multaj preterirantoj. Kelkaj eĉ alparolis nin esperantlingve.”. La dua estis la gitaro, per kiu koncertis ĉiuj artistoj: Bronŝtejn, Nataŝa, Lineckij, kaj Christoph (eĉ dum la postkongresa busvojaĝo de Tiberiado laŭ la Jordanvalo al la Morta Maro!). Fakte temas pri historia gitaro, kiun mia patrino en 1939 kunportis fuĝinte de nazia Germanio al Palestino. En la milito de 1948 ĝi estis damaĝita de bombado sur Tel-Avivo. En 1975 mi kunportis la gitaron al la IJK en Danlando, kaj nun ĝin uzas mia filino, Tali, por eŭritmia danco.

Amri Wandel