Esperanto-Ligo en Israelo – האגודה לאספרנטו בישראל

23-a Israela Kongreso de Esperanto


13-15.4.2023 en Tiberiado, ĉe la bela Lago de Galileo, kun kleriga kaj arta programo kaj multaj ekskursoj dum kaj post la kongreso.
Ĉi jare la kongreso daŭris tri tagojn (kaj noktojn), kun plena programo ankaŭ sabatvespere. baldaŭ aperos ĉi tie la kongresa resumo

Kongresejo (Supren)

Hotelo Panorama, Tiberiado

Programo (Supren)

Kiel kutime: matene – ekskurso, posttagmeze – prelegoj, vespere – arta programo

  • Ĵaŭdo, 13/04/23
  • 14:00-16:00 – alveno, pago en la akceptejo kaj enĉambriĝo
  • 16:30-17:00 – inaŭguro, kaj informoj pri la kongreso
  • 17:00-18:00 – Eŭritmia laborgrupo(Tali)
  • 18:00-19:00 – Poezie kaj literature kun Mikaelo Bronŝtejn.
  • 19:00-20:00 – vespermanĝo(mempaga) en restoracio Hermitage
  • 20:15-22:30 – arta vespero
  •         Eŭritmia danco (Tali) Kanntoj (Enrica, Inbar)
  •         Puptetra Magia vojaĝo tra la mondo (Christof Frank)
  •         Bronŝtejna koncerto
  • Vendredo, 14/04/23
  • 7:00-8:30 – matenmanĝo
  • 9:00-14:00 – ekskurso al Nazareto
  • 16:00-17:00 – Fabelaj rakontoj de irlando prezentitaj en teatra manjero (Christof Frank)
  • 17:00-18:00 – prelego: La serĉo de ekstertera vivo: de eksterplanedoj ĝis NIFOJ (Amri)
  • 18:00-19:00 – prelego: Ukraino sub milita ombro (Eŭĥeno Kovtonjuk)
  • 19:00-20:00 – Festa vespermanĝo en restoracio Hermitage( persona menuo )
  • 20:00-23:00 – arta vespero
  •         Pupteatra spektaklo “Cirko Eta Mond” (Christof Frank)
  •         Ukraina Koncerto (Lineckij, Bronŝtejn, Nataŝa, Eŭheno)
  • Sabato, 15/04/23
  • 7:00-8:30 – matenmanĝo
  • 9:00-14:00 – ekskurso al Kapernaumo kaj aliaj lokoj
  • 16:00 – prelego: la 50-a jara jubileo de Bahaa E-ligo (Matha Otto)
  • 16:45 – Prelego "Osip Mandelŝtam kaj aliaj juddevenaj poetoj en la rusa kulturo" (Bronŝtejn)
  • 17:30 – ElefanTonoj - pupteatro pri elefantido kiu malkovras la mondon (Christof Frank)
  • 18:00 – Ferma forumo, resumaj fotoj, instrukcioj por la postkongresa ekskurso
  • 19:00-20:00 – vespermanĝo en apuda restoracio Greta (itala, persona menuo)
  • 20:15-22:00 – Arta vespero
  •         Ukrainaj kantoj (Lineckij, Bronŝtejn, Nataŝa, Eŭheno)
  •         Komuna koncerto (Bronŝtejn kaj Christof Frank)
  • Postkongreso:
  • 16-21.4 Kotizo: 750 Euro en dulita ĉambro (11 aliĝintoj), antaŭpago 100 Euro Nur por la unua tago (16.4) - 150 Euro (2 aliĝintoj)
  • Inkluzivita: 6 tranoktoj (15-21.4) kaj matenmanĝoj, transportado, enirkostoj, profesia E-ĉiĉeronado.
  • Ne inkluzivita: aliaj manĝoj (krom 17.4), limkostoj Israelo-Jordanio (ĉ. 45 Euro), trinkmono.
  • Postkongresa Ekskurso (Supren)