22-a Israela Kongreso de Esperanto
Denove ĉeesta - denove internacia
finiĝis la naŭ-taga programo de la 22-a Israela Kongreso (7-9.4) kaj ĝia postkongresa ekskurso (10-15.4). En la kongreso partoprenis fizike ĉ 20 personoj, el ili 7 eksterlandanoj, kaj virtuale ĉ. dek. Matene okazis ekskursoj, postagmeze prelegoj kaj vespere artaj programoj. Pluraj programeroj estis regisritaj kaj videblas en la jutuba kanalo de ELI (vidu en la 'Programo' ĉi-sube).
Kongresejo (Supren)
Gastejo "Ruth Daniel" en Jafo
- Adreso: str. Ben-Cvi 1 (Angule de Sderot Jeruŝalaim) Tel-Avivo
Programo (Supren)
- Ĵaŭdo 07-04-22
- virtuale prezentis la unuan programeron Mikaelo Bronŝtejn kaj Dina Rubina (unu el la plej renomaj israelaj verkistoj en la rusa lingvo) - pri ŝia libro "La blanka kolombo de Kordovo", kiu aperis ankaŭ en E-o (tradukis Mikaelo, aĉeteblas ĉe ELI kun aŭtografoj de la verkisto kaj tradukistoj). Sekvis laborgrupo pri eŭritmio de Tali Wandel, kiu en la vespera programo prezentis kun kolegino eŭritmian dancon. Sekve kantis Inbar kaj Enrica kaj poste okazis koncertoj de Sergeo Straŝnenko kaj de Georgo Handzlik.
-
- Vendredo 08-04-22
- matene okazis ekskurso al la historia Tel-Avivo, kaj posttagmeze salutis virtuale Duncan Charters, prezidanto de UEA, Mikaelo Bronŝtejn prelegis virtuale pri judaj bardoj en la Dua Mondmilito kaj okazis la 85-a AMO-seminario pri scienca agado - kun 3 prelegoj pri ISAE (Stefan MacGill, virtuale), spacteleskopoj (Amri) kaj la Internacia Kongresa Universitato kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (Amri, sabate). Vespere okazis koncerto de ukrainaj kantoj far Mikaelo Lineckij kaj Sergeo Straŝnenko.
-
- kaj premiero de la nova kabaredo "Verda Banano" de Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik.
-
- Sabato 09-04-22
- estis ekskurso tra malnova Jafo kaj postagmeze - koncerto de ciganaj kantoj (Saša Pilipović) kaj ferma forumo.
-
postkongreso ekskurso (Supren)
- En la postkongresa ekskurso (10-15.4) partprenis ĉiuj sep eksterlandaj gastoj, ĉiĉeronis en Esperanto Amri. Komence oni pasigis du tagojn en Jerusalemo, Jeriko, Ein Gedi kaj la Morta Maro, sekve Masado kaj Eilat (Ruĝa Maro), poste du tagojn en Jordanio (Petra kaj Wadi Rum) kaj laste la kratero Ramon en suda Israelo. Artikolo pri la kongreso kaj postkongreso (verkis Georgo Handzlik) aperos en la maja n-ro de Revuo Esperanto.