Esperanto-Ligo en Israelo - האגודה לאספרנטו בישראל

KIES 8 14-15/12/2007 Jerusalemo

Lastajn vendredon kaj sabaton okazis en Jerusalemo tre sukcese la tradicia Semajnofino de ELI (KIES). Ĝi okazis la duan fojon en nia Ĉefurbo. Partoprenis 43 personoj plentempe kaj 19 personoj partatempe. (kelkaj el la lastaj ĉeestis nur dum unu tago, aliaj dum duontago, aliaj dum kelkaj horoj ktp). Tio signifas ke entute partoprenis 62 homoj: rekorda nombro. Unuafoje partoprenis ankau` eksterlandaj Esperantistoj: 4 el Nederlando, 1 el Danio kaj 1 el Japanio (entute 6!). Inter la gastoj trovig^is la famaj aktivuloj Ans kaj Hans Bakker (NL), amikoj de Israelo. Dank` al niaj gastoj regis iusence internacia "verda" etoso, unuafoje dum tiuspeca okazaj^o. Okazis ekskursoj en la orienta parto de Jerusalemo kaj en la universitata kampuso (botanika g^ardeno) kaj ankau` vizito al la Scienca Muzeo. Okazis ankau` tre variaj kulturaj programeroj, pli multaj ol kutime. Kelkaj el ili estis dedic^itaj al "Oomoto" kaj Japanujo, dank` al la partopreno de Ago Takashi, aktivulo de tiu c^i japana religia movado. Kelkaj partoprenantoj plendis en la fino, ke la programo estis tro densa kaj pro tio mankis tempo por ripozo kaj libera babilado. (Ni promesas rekompenci ilin dum la venontjara Semajnofino, okazonta ie en Israelo venontvintre...) La okazaj^on organizis kaj gvidis tre lerte Nava Cinori. La artan parton reg^isoris kaj gvidis Amri Wandel. Ambau` aktivuloj laboris tre pene dum kelkaj semajnoj, ec^ pli ol en la pasintaj jaroj, precipe pro la c^i-foja multnombra alig^antaro. Je la nomo de ELI mi elkore dankas ilin kaj deziras al ili samsukcesan gvidadon de multaj pliaj okazaj^oj dum la venontaj jaroj! Mi dankas varme ankau` al la 13 gesamideanoj - eksterlandaj kaj Israelaj - kiuj kontribuis al la programo kaj per tio sukcesigis la Semajnofinon. Mi dankas ankau` al la Eternulo pro la livero de la perfekta vetero reginta en la Sankta Urbo dum tiuj c^i du tagoj. Amike salutas, Josi