Esperanto-Ligo en Israelo - האגודה לאספרנטו בישראל

Historio de la Esperanto-movado en Israelo

(Unue aperis en Israela Esperantisto 79: 2-4, 80: 1-3 en 1982 kaj poste represiĝis en Heroldo de Esperanto en 1983.)

Amri Wandel

Enkonduko

Antaŭ kelkaj monatoj mi komencis kolekti materialon pri la historio de la Esperanto-movado en Israellando. por iu televida programo.

La tasko estis malfacila: je mia surprizo mi malkovris, ke ĉiuj aktivuloj, kiujn mi demandis, apenaŭ havis nocion pri la movada historio antaŭ la sesdekaj jaroj. Fine mi akiris numeron de la Interna Bulteno de la jaro 1950, kie mi trovis resumon pri la historio de la Esperanto-movado en nia lando antaŭ la estiĝo de la ŝtato. La resumon verkis prof. J. Kohen-Cedek, unu el la pioniroj de la Israellanda movado.

Mi devas konfesi, ke mi estis ravita, legante pri la movado en Israellando en tiuj pra-jaroj, kaj vidante ĝian fortan ligon al la renoviĝo kaj evoluo de la juda enloĝantaro en nia lando: la unua jerusalema societo, fondita en la dudekaj, la gazeto de Itaman Ben-Avi, M. Dizengof solene inaŭguras la straton Zamenhof en Tel-Avivo, dum la unua mezorienta Esperanto-kongreso...

Mi iomete koncizigis la artikolon de prof. Kohen-Cedek, kaj por kompletigi la bildon mi aldonis la historion de la israela Esperanto-movado en la jaroj post 1950 kaj de ĝia junulara branĉo, JELI, naskiĝinta en 1970. En tiu lasta parto multe helpis al mi la rememoroj de N. Drezner, H. Maŝler kaj M. Ben-Porat, al kiuj mi kore dankas.

Ni finu tiun enkondukon per proverbo: marŝante antaŭen, ni ne forgesu de kie ni venis.

Unua parto

Dudek unu jarojn post la apero de la unua lernolibro, D-ro Esperanto, kaj tri jarojn post la unua kongreso en Boulogne-sur-Mer, fondiĝis en Jerusalemo, en la jaro 1908, la unua esperantista rondo en Israellando. La fondinto estis d-ro E. Schmitz, ano de la templa-asocia komunumo kaj direktoro de la germana hospitalo. D-ro Aharon-Meir Mazia, fondinto de la unuaj socialist-laboristaj grupoj en Palestino kaj verkinto de la hebrea medicina vortaro, tre interesiĝis pri tiu rondo, kaj eĉ mem lernis Esperanton. La rondo disfalis, kiam iniciatinto revenis al Germanio (1910?). En la jaro 1914, kelkaj monatoj antaŭ la militeksplodo, la grekortodoksa pastro, pastro Gabrielo, refondis la jerusaleman rondon, per solena preĝceremonio de la Tombpreĝejo. Alia patro, Marius Rossi, propagandis Esperanton en Bejt-Leĥem.

Tamen, nur en la komenco de la dudekaj jaroj, kun la kresko de la juda enmigrado el Eŭropo, komenciĝis signifa E-agado. En la jaro 1922 fondis M. Amiel el Novjorko la jerusaleman societon Paco kaj Frateco (שלום ואחווה) kaj starigis Esperanto-kurson. Al la juna societo venis N. Ĥavkin, J. Muĉnik, inĝ. Laĥovicki kaj aliaj. La agado vigle daŭris ankaŭ post la reveno de Amiel al Usono. En la jaro 1924 (?) Ĥavkin interesigis pri Esperanto la filon de Eliezer Ben-Jehuda, Itamar Ben-Avi, kiu tiam redaktis la grandan tagan gazeton Doar Hajom. Li entuziasme dediĉis por Esperanto plenan paĝon de sia gazeto. Poste Ĥavkin eldonis tiun materialon kun aldonaj artikoloj kaj gramatiko de Esperanto, kiel hebrelingvan propagandilon. En Tel-Avivo samtempe agadis la Esperanto-grupo Konkordo (en la oficejo de la advokato M. Gorodiski) kaj en 1924 ĝi aperigis la unuan esperantlingvan periodaĵon, Hebrea Esperantisto.

La unua landa kunveno okazis en Jerusalemo en la jaro 1925. En la sama jaro aperis en Tel-Avivo versaĵlibreto de M. Savir, La Ĝardeno. La Centra Cionista Organizo prezentis en la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo esperantlingvan broŝuron Hebrea progreso en Palestino, verkitan de d-ro I. Olsvanger. En la posta jaro, 1926, en la 18-a Universala Kongreso en Edinburgo, la sama instanco prezentis la ilustritan broŝuron Novaj Homoj, Novaj Vojoj de la sama aŭtoro.

Dum la sekvintaj jaroj, la ekonomia krizo de 1925-1928 kaj malpacaj jaroj 1929-1930 bremsis pluan agadon. Tamen, en la jaro 1928 aperis la Esperanta-hebrea vortaro, (kun plena gramatiko kaj ekzercoj), de prof. Ezra Cion Melamed (poste lektoro pri Miŝnao en la instruista seminario Bejt Hakerem) (eldono Hatikva, presejo Moria, Jerusalemo).

En la jaro 1934 okazis en Jerusalemo la dua landa kunveno, okeze de la sesdeka naskiĝtago de la movada pioiro, N. Ĥavkin. Partoprenis pli ol 60 personoj de la tri grandaj urboj kaj de kelkaj vilaĝoj. En la sama jaro, enkadre de la kvara Levanto-Foiro en Tel-Avivo, kunvenis la Mezorienta Esperanto-Kongreso. La revuo Esperantisto aperigis invitartikolon kun bildoj al tiu okazo. La solenan malfermon (10 de majo 1934) ĉeestis pli ol cent esperantistoj, pluraj el ili eksterlandaj gastoj. La Foiro dediĉis specialan standon por priesperanta informado, kaj detalaj artikoloj pri la kongreso aperis en diversaj esperantaj kaj neesperantaj gazetoj. La kulmino de la kongreson okazis, kiam la fondinto kaj unua urbestro de Tel-Avivo, Meir Dizengof, solene inaŭguris la unuan Zamenhof-straton en Mezoriento. En tiu okazo, Dizengof prezentis varman prelegon pri Zamenhof kaj lia verko.

Post la Mezorienta Kongreso la Esperanto-agado en la lando forte plivigliĝis, sed nova periodo de malpacaĵoj (1936-1938) bremsis la laboron.

Iom paradokse, ĝuste la dua mondmilito alportis novan impulson al la movado en Israellando, kaj instigis la naskiĝon de tutlanda organizo. La kialo estis la ondoj de la legala kaj nelegala enmigrado, kiuj alportis novajn esperantistojn, kaj la armeoj de la aliancaj ŝtatoj, kiuj venis al la lando, kiuj enhavis multajn samideanojn. El tiuj soldatoj menciindas G. C. Nabb (Aŭstralio), R. G. Rubins (Novzelando), Ken Young kaj kap. M. H. Robinson (Anglio) kaj majoro Roman Fiedorowicz (Pollando). Ankaŭ hebreaj soldatoj propagandis Esperanton inter la diversuniformaj armeanoj. Signife plimultiĝis la nombro de Esperanto-grupoj, kaj oni sentis la bezonon de tutlanda organizo, kiu unuigos kaj kunordigos la agadon. La Palestina Esperanto-Ligo (PEL) estis fondita en la tria landa kunveno (13-15 de aprilo 1941, Hajfo). En la sama monato ekaperis la unua stencilita periodaĵo, Interna Bulteno, (kiu de tiam aperis trifoje en la jaro, ĝis post la fondiĝo dela ŝtato). Redaktis ĝis L. Radiko, B. C. Valaĥ kaj J. Armoni, de la ĥajfa grupo. Al la sama kunveno la jerusalema grupo presigis kantaron kun muziknotoj, Hebrea Kantareto, kun kantoj tradukitaj el la hebrea de J. Kohen-Cedek kaj el la jida de D. J. Rabinoviĉ-Tajc. Aliaj publikaĵoj sekvis: en 1942 Ĥavkin aperigis la kajeron Hebreaj Rakontoj el la prozo de J. L. Perec kaj S. Frug (trad. Rabinoviĉ-Tajc). PEL reeldonis la versaron de d-ro Olsvanger Eterna Sopiro aperintan en 1925 en Germanio. EN 1943 Ĥavkin aperigis du stencilitajn eldonojn de la Zamenhofa Ekzercaro: hebrelingvan kaj arablingvan. En 1944 aperis en Jerusalemo ilustrita poemaro de J. Kohe-Cedek, Tiberio.

En 1943 tiama Internacia Esperanto-Ligo aprobis la PEL kiel landan asocion (ne aliĝintan pro nesufiĉa membraro) kaj la ĝis tiama peranto, P. Laĥovicki, fariĝis ĉefdelegito por la "teritorio" de Palestino.

Dua parto

La landkunvenoj de PEL okazis ĉiun jaron: la kvara en pasko 1942 en Tel-Avivo (100 partoprenantoj), la kvina - en aprilo 1943 en Terra Sancta College en Jerusalemo. La 20-an de januaro 1944 esperantistoj de la tuta lando festenis la 70-an naskiĝtagonde Ĥavkin en hotelo Pionira Domo en Jerusalemo, kun pli ol cent partoprenantoj kaj multaj eksterlandaj gastoj, inter ili Nasif Mahrus, T. Megalli kaj N. Isak el Egiptio. En la kunveno prezentis Keren Hajesod ilustritan esperantlingvan kajeron Savo kaj Hejmreveno. La landkunvenoj sepa kaj oka okazis en Jerusalemo en 1945 kaj 1946.

Post la fino de la milito denove stagnis la movado. La kontraŭmandata agado postulis ĉiujn rimedojn kaj tiama redaktoro de la Interna Bulteno, J. Kohen-Cedek, anstataŭis la redaktadon per verkado de murafiŝoj de la rezistmovado kontraŭ la brita mandato.

Kvankam al la 32-a Universala Kongreso en Berno (1947) forveturis karavano de 25 partoprenantoj, kiuj revenis plenaj de entuziasmo, la tempo ne estis taŭga por Esperanto-agado: lukto kontraŭ la britaj okupantoj proksimigis la britan evakuadon kaj baldaŭ la ĵus naskiĝinta ŝtato devis defendi sin kontraŭ la armeoj de sep najbaraj landoj.

Nur en la aŭtuno de 1949 la esperantistoj denove kunvenis en Tel-Avivo por kalkuli la homperdojn, kuraci vundojn kaj restarigi la landan movadon. Tio estis la unua kunveno en Israelo kaj PEL fariĝis Esperanto-Ligo en Israelo (ELI). Kiel prezidanto elektiĝis N. Drezner. En 1951 okazis en ginmazio Herclia en Tel-Avivo la dua tutlanda kunveno en Israelo. La Interna Bulteno denove regule ekaperis kaj la tel-aviva grupo renkontiĝis ĉiun semajnon en privata apartamento. Jam en 1950 partoprenis reprezentanto de ELI en la Universala Kongreso (en Parizo), kaj en 1959 ELI aliĝis al UEA kiel Landa Asocio.

Post plurjara stagnado, en 1959 - la centjara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof - denove vigliĝis la Esperanto-agado, ĉefe en Tel-Avivo. Inter la aktivuloj tiam estis J. Ben-Alter, Engelŝer, J. Murĵan, N. Drezner, D. Vunderbaum, K. Perlman kaj aliaj. En februaro 1959 aperis la unua numero de nova periodaĵo - Nia Ligilo - kiu poste alinomiĝis Israela Esperantisto. En marto ekfunkciiĝis en Tel-Avivo nova kunvenejo, ĉe la biblioteko Franc Kurski en la strato Kaliŝer. En la monatoj aprilo-novembro artikoloj kaj intervjuoj pri Esperanto kaj d-ro Zamenhof aperis en dek-ses gazetoj kaj la nacia radio elsendis plurajn programojn. La jubilean Zamenhof-solenaĵon okazintan en Tel-Avivo partoprenis 70 personoj.

En 1961 I. Dratwer, aktivulo en la antaŭmilita pola Esperanto-movado, venis al Israelo kaj fariĝis prezidanto de ELI. En decembro 1961 fondiĝis la Norda Grupo de ELI. Ĝi renkontiĝis ĉiumonate en klubejo Bejtejnu en Hajfo. Inĝ. Suckever (Savir) estis elektita kiel prezidanto. En la deka landa konferenco de ELI, okazinta en 1962 en Hajfo, partoprenis 70 personoj, multaj el ili novuloj.

En tiu tempo d-ro Maŝler, tiam fervora komencanto, komencis varbi novajn samideanojn. Li eldonis hebrelingvan lernolibron, kiun li tradukis el la pola kaj poste, ekde 1966, li gvidis kursojn de Esperanto en la junulara domo en Tel-Avivo.

ELI jam sentis sin sufiĉe forta por aranĝi Universalan Kongreson kaj UEA akceptis la inviton de ELI gastigi la 52-an Universalan Kongreson en 1967 en Tel-Avivo. Estis starigita Loka Komitato kun I. Dratwer kiel prezidanto kaj oni akiris la subtenon de multaj instancoj, inter ili la urbestraro de Tel-Avivo kaj la ministerio de turismo. M. Ben Porat, unu el la unuaj junuloj en la israela movado, estis sendita en 1966 al la Internacia Junulara Kongreso en la urbo Pecs (Hungario), por inviti la Tutmondan Esperantistan Junularan Organizon (TEJO) okazigi sian kongreson en Netanja paralele al UK. La invito estis akceptita unuanime. La preparoj al ambaŭ kongresoj estis preskaŭ finitaj, kiam la politika situacio en la regiono streĉiĝis kaj eksplodis la sestaga milito. UEA decidis lastmomente translokigi la kongresojn al Roterdamo (ĝis la nuligo aloĝis al la UK preskaŭ mil personoj). Danke al insisto de Ben Porat, tamen okazis la Junulara Kongreso en Netanja (kaj paralele en Roterdamo). La kongreson aŭspiciis la urbestro de Netanja. La partoprenintoj eksursis al la Galileo kaj al la Golano kaj plantis arbaron Esperanto apud la kicubo Kabri.

Kun la kresko de la nombro de la gejunuloj en la israela movado, maturiĝis la kondiĉoj por aparta Esperanto-organizo por la junularo. Kun la helpo de F. Simonet el Francio, estis fondita en 1970 la Junulara Esperanto-Ligo Israela (JELI), kiu poste aliĝis al TEJO. Post kelkaj jaroj estis en JELI kelkdekoj da gejunuloj, ĉefe de la tel-aviva kaj haifa regionoj. La monataj kunvenoj fariĝis ŝatata tradicio kaj same la jara pikniko en Pentekosto.

Multaj libroj kaj aliaj eldonaĵoj aperis: en 1967 J. Murĵan eldonis la unuan hebrean Esperantan vortaron. Ota Ginc tradukis kaj eldonis la libron Freŝa Mateno de la hebrea aŭtoro Reuven Kric. ELI eldonis multajn publikaĵojn, inter ili la turismajn broŝurojn Ekkonu Israelon 1971, Israelo 1976 kaj memorbroŝuron dediĉitan al la pioniro Ĥavkin kaj kantareton por la junularo. En 1973 estis presita la unua perkoresponda kurso, verkita de Anat Zajdman. Ĝi daŭre funkciadas. D. Ŝor eldonis Esperantan lernolibron por memlernado.

En 1976 JELI aranĝis internacian labortendaron en la kibuco Gaaton (apud Naharia). Partoprenis ĉirkaŭ 20 personoj, kaj post la tendaro la partoprenintoj (kun aldonaj israelanoj) karavanis al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Tesaloniki, Greklando. Tio estas la unua fojo, ke israela grupo (kaj ne unuopuloj) partoprenis la IJKn. Unu jaron poste A. Wandel organizis delegacion de 15 gejunuloj, kiu vojaĝis al Germanio, enkadre de israela-germana junulinterŝanĝo. La vizito estis organizita de la Germana Esperanto-Junularo, daŭris unu semajnon kaj havis eĥojn en la loka gazetaro, solenajn akceptojn ĉe urbestroj kaj signifan propagandan utilon. Post la vizito en Germanio la delegacio partoprenis la IJKn en Puatjeo, Francio.

La internaciaj kontaktoj kaj la partopreno en kongresoj instigis kaj plivigligis la junularan agadon. En 1977 komencis en Tel-Avivo la dusemajnaj renkontiĝoj de la junulara klubo Krokodilo.

En 1980 A. Zajdman komencis instrui Esperanton en Teĥnion en Haifao.

Post la packontrakto kaj la renormaliĝo de la rilatoj kun Egiptio, ELI decidis, ke rematuriĝis la kondiĉoj por okazigo de la UK en Israelo. En 1979 oficiala invito estis prezentita al UEA. En la UK en Stokholmo en 1980 la invito estis ripetita kaj la israela registaro sendis saluttelegramon al la kongreso. Fine UEA ne akceptis la inviton pro la politikaj cirkonstancoj.

Pliaj legaĵoj