Bonvenon Al la retejto de la IK 20/Mona Kunveno

IK20 (Eilat) : 11-14/4/2019
Mona Kunveno ( Akaba) 14-15/4/2019

5 taga Verda festo ĉe la Ruĝa Maro

La 20-a Israela Esperanto-Kongreso en Eilat 11-14.4. 2019, sekvata
de la kunveno de MezOrienta kaj NordAfrika komisiono (MONA) de
UEA en Akaba (Jordanio) 14-15.4.2019.

Ĉeftemo: Medio, paco kaj kunekzisto en la Mezoriento.

Muzika akompano: Kajto kaj JoMo.

Kotizo: 250 eŭroj (inkluzivas 4 noktojn en dulita ĉambro kaj matenmanĝon
en bonaj hoteloj).

Postkongreso: Sudaj Jordanio kaj Israelo: 15-21.4.2019. Petra, Wadi Rum,
la Morta Maro, Masada, Jerusalemo, Tel-Aviv-Jafo.
Profesia Esperanto-ĉiceronado. Kotizo :550 eŭroj.

Norda Israelo: 22-24.4.2019. Haifa, Akko, Nazareto, Lago Galileo. Kotizo: 200 eŭroj.

Malaltkostaj flugoj de Eŭropo rekte al la nova internacia flughaveno de Eilat!
ekzemple: irrevene de Frankfurto: 65 eŭroj, de Milano: 67, de Amsterdamo,
Warsovio, Riga, Budapesto aŭ Vieno: 85-95 eŭroj.